Mi estas Eva Fitzelová kaj mi ĉiam ŝatis belajn bildojn. Mi posedis kelkajn kameraojn, sed verdire, ne vere sciis ion ajn pri arto kaj metiarto de fotado. En septembro 2016 mi aĉetis novan kameraon kaj ekde tiam mi provas lerni laŭeble plej multe pri fotado. Sed ĝi estas multe pli malfacila ol ŝajnis al mi! Ĉiukaze mi provas kaj rezultoj de miaj provoj troveblas en ĉi paĝo.

Dum unu semajnfina vojaĝo mi aĉetis akvarelajn farbojn kaj surpriziĝis, ke la pentraĵoj ne estis tiom malbonaj. Ekde tiam mi provas pliboniĝi ankaŭ tn tiu arto.

Kaj se vi ŝatas la fotojn aŭ pentraĵojn, ne hezitu skribi komentojn aŭ mesaĝon.

 

Eva Fitzelová

kontakto(ĉe)punkto(punkto)info

Pliaj projektoj pri kiuj mi okupiĝas troveblas ĉe retpaĝo punkto(punkto)info