Kontakto

Mi estas Eva Fitzelová kaj mi ĉiam ŝatis belajn bildojn. Mi posedis kelkajn kameraojn, sed verdire, ne vere sciis ion ajn pri arto kaj metiarto de fotado. En septembro 2016 mi aĉetis novan kameraon kaj ekde tiam mi provas lerni laŭeble plej multe pri fotado. Sed ĝi estas multe pli malfacila ol ŝajnis al mi! Ĉiukaze mi provas kaj rezultoj de miaj provoj troveblas en ĉi paĝo.

Mi ofte aldonas novajn fotojn ankaŭ al ĝeneralaj albumoj, do se vi ŝatas miajn fotojn, vi estas bonvena reveni al la jam ekzistantaj albumoj (kiel naturo, floroj aŭ ĉirkaŭrigardoj) kien mi iom post iom aldonas pliajn fotojn.

Kaj se vi ŝatas la fotojn, ne hezitu skribi komentojn aŭ mesaĝon.

 

Eva Fitzelová

kontakto(ĉe)punkto(punkto)info

Pliaj projektoj pri kiuj mi okupiĝas troveblas ĉe retpaĝo punkto(punkto)info